Ventokaptilo, iam nomata ventoturo, estas vertikala strukturo en konstruaĵoj (privataj aŭ publikaj) por enkonduki venton en la internon de la konstruaĵo por malvarmigi kaj desekigi la enajn spacojn.
Probable ĝi – kiel kanato (karizo), subtera akvokanalo por alkonduki akvon de ĝia fonto al foraj lokoj en sekaj regionoj por tiea utiligado – estis inventita en dezertaj partoj de la antikva Persa Imperio por malvarmigi la internajn spacojn dum la varmegaj tagoj per naturaj rimedoj.
Por purigi la enkondukitan vent-aeron je la polveroj de saharaj ventoj, ekzistas akvobaseno ĝuste sub la vertikala kanalo de la ventokaptilo, tiel ke rezulte de kontraŭ-frapiĝo de la vento al la akvosurfaco, la polveroj absorbiĝas en la akvon kaj la purigita, humidigita kaj malvarmigita vento eniras la internajn spacojn de la konstruaĵo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search